====== DokuWiki-Instalilo ====== La instala skripto ''install.php'' akompanas vin instali vian praan [[DokuWiki]] instalon. Ĝi testas, ĉu bezonataj PHP-funkcioj haveblas, kaj testas necesajn dosierrajtojn. Ĝi ankaŭ kreas komencan administran konton kaj komencan [[ACL]]-agordon. Por ekigi la instalilon malfermu la paĝon %%http://[dokuwikiPath]/%%**install.php** en la foliumilo. (Pro sekurecaj kialoj ĝi funkcios nur por nova kaj nemodifita DikuWiki-instalaĵo.) ===== Eblaj erarmesaĝoj ===== La instalilo testas certajn postulojn por certigi, ke la servilo kapablas funkcii kun DokuWiki. Jenaj mesaĝoj povus aperi. **xxx ne estas skribebla al DokuWiki. Vi devas ripari la rajtojn por tiu dosierujo!** Tio estas verŝajne la plej ofta eraro. Vi devas permesi skribon al la servilo en la indikita dosierujo. Rigardu ĉe [[.:install:permissions]] por pliaj informoj. **PHP funkcio xxx ne haveblas. Eble via providanto malebligis ĝin ial?** Tio signifas, ke certaj funkcioj (kutime kun la PHP-interpretilo) ne estis trovita. Tio povas signifi, ke via PHP-versio estas tro malnova (DokuWiki bezonas minimume 5.1.2), ke mankas iuj PHP-finaĵoj (malverŝajne) aŭ ke via providanto ial blokis tiun funkcion. Vi devas ripari tiun problemon iel, aŭ DokuWiki ne funkcios. Do aŭ plimodernigu vian PHP-version aŭ demandu vian providanton kontroli la PHP-agordojn. **xxx - malpermesita aŭ malplena valoro** Vi enmetis valoron, kiu ne estas permesata por tiu kampo. Rigardu sube, kion ĉiu kampo atendas. ===== Plenigendaj kampoj ===== Tiujn opciojn vi povas indiki en la instalilo, kun iliaj signifoj. **Viki-nomo** Tio konfiguras la [[config:title]]-opcion de la vikio. Ĝi estas montrata en la supra dekstra angulo de la defaŭlta ŝablono. **Ebligi ACL** Nur kiam tiu kampo estas alklakita, la aliaj kampoj haveblos. DokuWiki ne bezonas la [[ACL]]-instalon, sed ĝi estas rekomendata ĉar sen ĝi la administra interfaco tute ne estos atingebla. **Administranto** Tio estas la nomo de la administra konto. Ĝi estu nur en malgrandaj ASCII-literoj, neniu spaco estas permesata. **Plena nomo** La vera nomo de la administranto. **Retpoŝto** La retpoŝtadreso de la administranto. La adreso ne estas kontrolata kaj nura @ sufiĉas, sed pli bone vi tamen indiku validan adreson. **Pasvorto** La pasvorto de la administranto. **Denove** Ripetu la pasvorton, Tio estas por eviti tajperarojn [Se vi en ambaŭ kampoj samloke eraras, kompreneble la erara formo estas prenata]. **Komenca ACL-agordo**! La instalilo kreas komencan [[ACL]] agordon por vi. Kion vi elektas dependas de la intencata uzo de la vikio. Tio nur estas la komenca agordo, vi povas aŭ volas ŝanĝi ĝin poste.