====== Tradukado de la DokuWiki-dokumentaro ====== Por plifaciligi la tradukadon de la DokuWiki-dokumentaro, ĉe www.dokuwiki.org instaliĝis la helpilo [[plugin:translation|tradukoj]]. La helpilo montras sur ĉiuj paĝoj ene de la vikia [[Namespace|nomspaco]] elektoliston por la diversaj tradukoj de la pria paĝo. Ligiloj al jam ekzistantaj tradukoj montriĝas bluaj, ligiloj al farendaj tradukoj grizaj. En tiu listo montriĝas nur lingvoj, al kiuj la administranto donis permeson. Kiam vi volas aldoni tradukon al ankoraŭ ne montrata lingvo, vi simple kreu tiun paĝon permane en subnomspaco koresponda al tiu lingvo. Pere de retpoŝtmesaĝo al la dissendolisto [[mailinglist#i18n_mailing_list|I18N (Internaciiga) Dissendolisto]] vi atentigas pri la nova traduko kaj petas aldoni la koncernan lingvon al la elektostrio. ===== Gvidiloj por tradukoj ===== * Sentu vin libera aldoni novajn tradukojn. * Laŭeble traduki nur paĝojn ene de la nomspaco ''wiki''. * Tradukitaj paĝoj devas havi la saman (anglalingvan) paĝtitolon kiel la koncerna modela paĝo. * La tradukitaj paĝoj estu konservataj ene de subnomspaco kongrua al la [[wp>ISO_639|ISO-lingvokodo]] (por Esperanto: eo). * Bonvolu **ne** krei [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Trovi_a%C5%AD_kreskigi_%C4%9Dermojn|ĝermojn]], kiuj nur diras, ke la paĝo ankoraŭ ne ekzistas. * Bona elirpunkto por pliaj tradukoj estas la [[manual|DokuWiki Manlibro]]. ===== Malaktivigi tradukadon por certaj paĝoj ===== Tie, kie tradukoj ne havas sencon, enmetu la makroon %%~~NOTRANS~~%% en la paĝon.