====== DokuWiki Kapabloj kaj funkcioj ===== [[DokuWiki]] denaske havas multajn funkciojn kaj pliaj povas esti aldonataj pere de [[plugins|kromaĵoj]]. La suba listo nur donas unuan superrigardon pri tio, kio estas jam entenata en [[DokuWiki]]. Preskaŭ kompleta listo de funkcioj ankaŭ haveblas ĉe [[http://www.wikimatrix.org/show/DokuWiki|WikiMatrix]], tie vi povas kompari la funkciojn de DokuWiki kun aliaj vikioj. Testu simple Dokuwiki en la [[playground:playground|ludejo]]. Se iu funkcio mankas al vi, ofertu [[bounties|premio]]n. ===== Bazaĵoj ===== * Simpla [[Syntax|sintakso]]! * **Senlimaj** [[attic|revizioj]] de la enhavoj * [[recent_changes|Listoj de ŝanĝoj]] * Koloraj markoj/distingoj cxe ŝanĝoj ([[diff]]) * Alŝutado kaj alligado de [[images|grafikaĵoj]] kaj aliaj dosieroj. * Adapteblaj [[Interwiki]] ligiloj al aliaj vikioj * Ebla subteno de [[CamelCase|KamelSkribo]] * Libere kategoriigeblaj [[namespaces|nomspacoj]], libere elektebla kaj aŭtomate kreita [[index|indekso]] ===== Alte uzebla ===== * [[Section Editing|Sekcia modifado]] permesas modifi **malgrandajn** [[section|sekciojn]] de paĝo * [[Toolbar|Butonoj]] kaj [[accesskeys|alirklavoj]] permesas modifadon al komencantoj kaj progresintaj uzantoj * Simpla navigado pro [[breadcrumbs|paneroj]] * Ebla [[spell checker|ortografia kontrolo]] * Aŭtomata kreado de [[toc|enhavolistoj]] * [[Locking|Blokado]] de modifataj paĝoj por eviti memorkonfliktojn ===== Internacia ===== * Subteno de momente pli ol 30 [[Multilanguage|lingvoj]] * Plena [[utf8|UTF-8]]-subteno * Ebla **aŭtomata ligado** de "pluralo" (plurnombraj vortoj) ĉe anglalingvaj vikioj... ===== Rapida ===== * Indeks-bazita [[search|plenteksta serĉo]] * [[caching|Paĝmemoro]] por pli rapida prezentado * Ajax-bazita rapidserĉo por paĝonomoj ===== Etendebla ===== * Individuaj dezajnoj pro [[:Template|ŝablonoj]] * Aldono de funkcioj tra [[Plugins|kromaĵoj]] (pli ol 300 jam haveblaj) ===== Simpla integrado ===== * neniu datenbazo bezonata, Dokuwiki uzas purajn .txt-dosierojn * [[Syndication|Kolektado]] de dosierŝanĝoj kiel RSS- aŭ ATOM-fluoj * [[:auth|Aŭtentigaj konektoj]] por integrigi LDAP, MySQL, Postgres ktp. * Liberfonta (Open Source) kaj bonege dokumentita! ([[development|Fontkodo]])