DokuWiki

It's better when it's simple

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:localization

Tradukado de la DokuWiki-dokumentaro

Por plifaciligi la tradukadon de la DokuWiki-dokumentaro, ĉe www.dokuwiki.org instaliĝis la helpilo tradukoj. La helpilo montras sur ĉiuj paĝoj ene de la vikia nomspaco elektoliston por la diversaj tradukoj de la pria paĝo. Ligiloj al jam ekzistantaj tradukoj montriĝas bluaj, ligiloj al farendaj tradukoj grizaj.

En tiu listo montriĝas nur lingvoj, al kiuj la administranto donis permeson. Kiam vi volas aldoni tradukon al ankoraŭ ne montrata lingvo, vi simple kreu tiun paĝon permane en subnomspaco koresponda al tiu lingvo. Pere de retpoŝtmesaĝo al la dissendolisto I18N (Internaciiga) Dissendolisto vi atentigas pri la nova traduko kaj petas aldoni la koncernan lingvon al la elektostrio.

Gvidiloj por tradukoj

  • Sentu vin libera aldoni novajn tradukojn.
  • Laŭeble traduki nur paĝojn ene de la nomspaco wiki.
  • Tradukitaj paĝoj devas havi la saman (anglalingvan) paĝtitolon kiel la koncerna modela paĝo.
  • La tradukitaj paĝoj estu konservataj ene de subnomspaco kongrua al la ISO-lingvokodo (por Esperanto: eo).
  • Bonvolu ne krei ĝermojn, kiuj nur diras, ke la paĝo ankoraŭ ne ekzistas.
  • Bona elirpunkto por pliaj tradukoj estas la DokuWiki Manlibro.

Malaktivigi tradukadon por certaj paĝoj

Tie, kie tradukoj ne havas sencon, enmetu la makroon ~~NOTRANS~~ en la paĝon.

eo/localization.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009-03-11 07:16 de 80.221.81.69

Krom kie rekte indikite, enhavo de tiu ĉi vikio estas publikigita laŭ la jena permesilo: CC Attribution-Share Alike 4.0 International
CC Attribution-Share Alike 4.0 International Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki