Testo pri aktualigo
Standarde DokuWiki ĉiutage kontrolas specialan adreson pri novaĵoj. Tiu novaĵsistemo estas uzata por informi DokuWiki-administrantojn pri novaj versioj kaj sekurecaj aktualigoj.
Kiam Alirkontrolo (AKL) estas aktiva, tiuj novaĵoj estas montrataj nur al la administranto. Se la AKL ne estas aktiva, ĉiuj uzantoj povas vidi tiujn novaĵojn.
La funkcio devas havi aliron al update.dokuwiki.org
je pordo 80 - bonvolu certigi, ke via fajromuro permesas tion.
Se vi ne deziras kontrolon de aktualigoj, malaktivigu ĝin sub la agordo updatecheck.
Ĉiu novaĵo havas unikan identigan numeron, montrata en rektaj krampoj.
Nur estas montrataj novaĵoj kun pli alta numero ol tiuj indikitaj en la dosiero conf/msg
.
Kiam vi aktualigas DokuWikion al pli alta versio, ankaŭ la dosoero conf/msg
estas aktualigata, kio rezultas en subpremo de la aktualiga novaĵo. Se vi ne volas aktualigi, altigu simple tiun numeron en la dosiero conf/msg
.
Kiam vi aktualigas vian instalaĵon povas okazi, ke DokuWiki ankoraŭ montras la aktualigan numeron, kvankam la numero en conf/msg
estis altigita pere de la aktualigo.
Tio povas okazi, ĉar DokuWiki konservas la prenitajn novaĵojn dum unu tago kaj aktualigas ilin nur, kiam la dato de la dosiero conf/msg
estas pli nova ol la dato de la kaŝmemoro.
Por subpremi tiun malaktualan novaĵon, vi povas aŭ atendi unu tagon, aktualigi la daton de la dosiero conf/msg
, aŭ forigi la kaŝmemoran dosieron data/cache/messages.txt
.